Alta kulturo

La Lernejo de Ateno de Rafaelo.
Fugue de Kandinski.

Alta kulturo estas koncepto uzita de diversaj manieroj en etoso de akademiuloj kaj fakuloj, kies plej ofta uzo estas la valorigo de kelkaj artaj kaj kulturaj produktoj (speciale artaĵoj, literaturaj verkoj kaj muzikaĵoj) por supervalorigi ilin kiel de plej alta estimo. La termino povas aludi ankaŭ al la sofistika[1] kulturo de la elitoj (aristokratarointeligencio) opozicie al la kulturo de la homamaso (kaj de la homamasa kulturo kaj de la popola kulturo), aŭ al konceptoj kiel kiĉo, filistro,[2] barbara, ruraprimitiva (primitivaj kulturoj); ĉiuj terminoj identigeblaj kun tio kio povas esti nomita malalta kulturo.[3]

  1. Anglalingva pejorativa termino, uzanta la nomon de la biblia popolo de Filiŝtoj. Uzis tion Goethe, Heine, Jonathan Swift kaj speciale Matthew Arnold: The people who believe most that our greatness and welfare are proved by our being very rich... are just the very people whom we call the Philistines ("la homoj kiuj kredas, ke la plej parto de nia grando kaj bonfarto estas atingebla pere de la riĉo... estas precize la homoj kiujn ni nomas Filiŝtoj", Essays in Criticism, 1865). Nabokov, Lectures on Literature, lecture on Madame Bovary kaj Lectures on Russian Literature, essay Philistines and Philistinism. Fontoj cititaj en en:Philistinism
  2. Gaye Tuchman, Nina E. Fortin (1989), «ch. 4 The High-Culture Novel», Edging women out: Victorian novelists, publishers and social change, ISBN 9780415037679

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search